OFTAJ DEMANDOJ

AKVO – Finnlando havas tre bonkvalitan trinkakvon. Oni povas trinki akvon de ĉiu akvokrano. Ni rekomendas, ke oni replenigu propran akvobotelon, anstatau aĉeti ĉiufoje novan plastan botelon. 

ALKOHOLO – En Finnlando oni povas aĉeti bieron, cidron kaj aliajn alkoholaĵojn ĝis 5,5 procentoj en normalaj manĝaĵaj vendejoj. Se oni volas aĉeti pli fortajn alkoholaĵojn, ekzemple vinon, oni devas tion fari en speciala vendejo por alkoholaĵoj, Alko. La plej centra Alko troviĝas en Sokos, Aleksanterinkatu 19–21.

AMASLOĜEJO – La amasloĝejo de UEA situas en la lerneja centro Salpaus. Oni ne havas matracojn tie, do por la plej komforta sperto, bonvolu kunpreni propran matracon.

BUSOJ – Ekzistas loktrafikaj aŭtobusoj en Lahtio. Aĉetata de la ŝoforo, bileto al unu direkto kostas 3,40 eŭrojn. Starante ĉe la ĝusta bushaltejo, haltigu la preferatan aŭtobuson svingante vian manon.

EKSKURSOJ – En parto de la ekskursoj estas ankoraŭ kelkaj liberaj lokoj, do eblas ankoraŭ mendi ekskursojn surloke. Oni demandu pri la ekskursoj ĉe la koncerna giĉeto en la kongresejo. 

FLUGHAVENO – Alveninte al la flughaveno de Helsinki-Vantaa, oni ne bezonas veturi al la centro de Helsinko. La flughaveno situas en Vantaa, kiu estas pli norde kaj pli proksime al Lahtio. Por pli da informoj, spektu la jenan filmeton: https://www.youtube.com/watch?v=D1A1nRXc2_w&t=85s

FUMADO – Fumado estas malpermesita ene de konstruaĵoj. Ekstere oni rajtas fumi nur ĉe markitaj fum-lokoj. 

JUNULARA PROGRAMO – La junularan programon oni trovas plej facile en junuloj.com .  La retpaĝaro malfermiĝos kelkajn tagojn antaŭ ol la kongreso komenciĝos. Oni informos pri la junulara programo ankaŭ en la kongresejo, sed indas sekvi la retpaĝaron kaj WhatsApp-grupon, ĉar la programo povas iom varii depende de la vetero ktp.  

KONGRESEJO – La kongresejo situas en Isku Areena, Svinhufvudinkatu 29. Alvenante la unuan fojon, bonvolu kunpreni konfirmilon (paperan aŭ retmesaĝan) de la aliĝo, aŭ identigilon.

MONO –  En Lahtio ne troviĝas loko por ŝanĝi aliajn valutojn en eŭrojn. Estas konsilinde ŝanĝi monon antaŭ la ekvojaĝo aŭ kunpreni kreditajn aŭ debetajn kartojn. Tiaj kartoj estas uzeblaj en ĉiuj vendejoj aŭ restoracioj; informiĝu en via banko, ĉu per via karto eblas ankaŭ preni monon el la bankaj monaŭtomatoj en Finnlando. En la flughaveno Helsinki-Vantaa eblas ŝanĝi monon, sed la kurzoj estas malfavoraj. Monaŭtomatoj ne multas en Finnlando, la plej proksima aŭtomato al la kongresejo situas ĉe Sokos, Aleksanterinkatu 19–21. Atentu, ke multaj butikoj kaj vendejoj ne akceptas monbiletojn, kiuj valoras pli ol 50 eŭrojn. 

PARKUMEJOJ – Ĉe la kongresejo troviĝas certa nombro da senpagaj lokoj por parkumi sian aŭton. 


2 pensoj pri “OFTAJ DEMANDOJ”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *