UK – ĉu nur por maljunuloj?

La debato pri la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj tio, ĉu ili entute ofertas ion por junuloj, influas ankaŭ la preparadon de la 104-a UK. Bonŝance nian junularan programon jam antaŭ longe komencis prepari teamo de spertaj junuloj.

La junularan programon en la venonta lahtia UK oni planas detale kaj pripensante. La celo estas, ke la kongreso en Lahtio ofertu programon al ĉiuj esperantistoj – ĉu junaj aŭ maljunaj.

Tiuj kongresanoj, kiuj decidas partopreni la junularan programon dum la lahtia kongreso, havos la eblon konatiĝi kun finnaj kulturo kaj naturo de junulara vidpunkto. (Tamen ni ne difinas ”junulojn” per aĝlimoj – ĉiujn, kiuj sentas sin junaj en unu aŭ alia maniero, oni bonvenigos.)

Do ĉu la kongresoj estas interesaj nur por maljunuloj? Almenaŭ la kongreson en Lahtio oni organizos tiel, ke ĝi ofertos ion por ĉiuj.

Se vi havas ideojn aŭ dezirojn por la junulara programo, kontaktu nin ekzemple per privata mesaĝo en Facebook aŭ Instagram, aŭ skribu komenton sub ĉi tiu teksto!

Kial Lahtio kaj Finnlando?

Post la 103-a Universala Kongreso en la konata turisma urbo Lisbono, Lahtio aperas kiel ŝajne malgranda urbeto en la nordo, sen turismaj vidindaĵoj. Kial kongresi tie?  

Unu el la belecoj de Esperanto estas ke pere de ĝi oni povas facile konatiĝi kun aliaj kulturoj, landoj kaj homoj. Ĉiu Universala Kongreso enhavas pecojn de la kongresurba kulturo, kaj pro tio ĉiu kongreso estas unika. Kvankam plej gravas la internaciaj esperantistaj amikoj, oni kompreneble scivolas pri la angulo de la mondo, kie oni ilin ĉi-foje renkontu.

La 104-a Universala Kongreso okazos en la malgranda nordeŭropa lando Finnlando kaj ties malgranda urbo Lahtio. Malgranda angulo de la mondo, sed kiel ĉiu loko, ankaŭ Lahtio ofertas ion unikan al la kongreso. Tamen eble ne tiajn aferojn, pri kiuj oni plej unue pensus: ne estas muzeoj pri internaciaj famuloj nek grandaj katedraloj. Sed kio, do?

Finnlando longe estis malgranda kaj malriĉa, sed dum la lastaj cent jaroj tio ŝanĝiĝis. En 1917, kiam Finnlando sendependiĝis, Lahtio estis malgranda vilaĝo kun ĉefe lignaj konstruaĵoj. Nuntempe ĉirkaŭ la urbo oni vidas finnan historion, sed finna historio ĝenerale aperas malsimile ol tiu de iuj aliaj landoj. Oni ne havas multajn malnovegajn katedralojn, kastelojn aŭ aliajn pompajn konstruaĵojn. La finnoj estis longe malriĉaj terkulturistoj vivantaj sub la sveda aŭ rusa regado. Oni konstruis nur kelkajn, simplajn kastelojn kaj preĝejojn; la plejparto de la finnoj ja vivis simplan vivon.

Pro tio turistoj ne vagas sur la stratoj de Lahtio spektante unu valoran konstruaĵon post la alia. Tiuj, kiuj vizitas Lahtion, scias, ke la plej gravaj valoraĵoj ne nepre estas en la arkitekturo kaj aliaj homaj kreaĵoj – kvankam ekzemple Sibelius-domo reprezentas bone la simplan, elegantan kaj modernan stilon de nordia arkitekturo, respektata inter multaj fakuloj.

Tamen eĉ pli granda finna valoraĵo estas la pura, netuŝita naturo. La trankvileco dum luma vespero post agrable varmeta somera tago. La luksa ebleco havi puran akvon por trinki kaj puran aeron por spiri eĉ en la mezo de la urbo. La ne timiga sed trankviliga soleco, kiam oni piediras laŭ arbara pado kaj renkontas neniun. Kiam oni haltas, oni aŭdas nenion krom kantadon de birdoj. Kiom ofte oni nuntempe havas eblecon por tiaj spertoj? 

La naturo ĉeestas ĉie en Lahtio kaj ankaŭ en la kongresa temo vivanta naturo, floranta kulturo. Kaj logike tiel: la naturo estas eble la plej granda finna valoraĵo. 

Fotoj: Sofia Bister

Kongresa temo

Hodiaŭ, en la kongreso de Lisbono, ni publikigis nian emblemon kaj la temon de nia kongreso!

La temo de la kongreso estas

Vivanta naturo, floranta kulturo

Kion vi pensas pri la temo kaj emblemo?

Ankaŭ la flago estis donita al Lahtianoj dum la solena fermo de la kongreso en Lisbono.

Foto: VisitLahti/Raija Forsman