Enigmo de la emblemo

Ĉiu UK havas certajn grafikajn atributojn, almenaŭ unu, la emblemon. Krom tiu povas esti alia simila – glumarko, poŝtmarko, stampo…

Ofte la emblemo estas desegnita bildo de grava landmarko, konstruaĵo aŭ kultura aŭ natura vidindaĵo en la urbo aŭ lando kie la UK okazas. Kiam oni rigardas la antaŭajn emblemojn oni rimarkas, ke ili estas tre diversaj tra la jaroj. Ĉiu emblemo iamaniere estas identigilo por la aktuala urbo, lando kaj kulturo kaj kelkfoje ankaŭ rilatas al la temo de la UK.

La naskiĝo de nia Lahtia emblemo estis longa procezo, kaj ĉar mi estis unu parto en ĝi, mi volas iomete malfermi kelkajn pensojn rilate al la emblemo, kiu certe ne diras tre multe al homoj kiuj tute ne konas nek la urbon Lahtio nek la landon kaj la kulturon de la lando kiu gastigas la 104-an kongreson. Ĉi tiu artikolo ne estas fina klarigo de ĉiuj simbolaj elementoj en la emblemo, lasu ni al la kongresanoj mem spertojn de la kongresa semajno inspiri al pliaj imagoj.

En la relative malgranda urbo Lahtio ne estas tre multaj videblaj landmarkoj, tamen almenaŭ du vere bone videblaj: la tri famaj skisaltejoj kaj la du radiomastoj, kiuj ankaŭ videblas en la emblemo/glumarko de Esperanto-klubo de Lahtio. Tria landmarko, aŭ eble oni diru akvomarko, nome la lago Vesijärvi, kontraŭe al la aliaj, ne estas konstruita de homoj. Ĉi tiuj tri landmarkoj estis la ĉefaj elirpunktoj dum la planado de nia emblemo. Krome unu, kantele/kantelo, la finna nacia kordinstrumento, ludas gravan rolon, ne nur en la emblemo… Kaj ankaŭ la temo de la UK 2019 (Vivanta naturo, floranta kulturo) multe influis dum la planado. Post skizoj kun pli malpli videblaj skisaltejoj, radiomastoj kaj lagoj, ni tamen finfine venis al multe pli simpligita simbolo en kiu oni povas vidi diversajn, por la 104-a UK karakterizajn elementojn.

Nun ni jam povas rigardi la detalojn. La tri skisaltejoj estas eble al tiuj, kiuj iomete konas la urbon Lahtio, plej facile rekoneblaj kvankam ili reale estas diversgrandaj, tamen ja kvalito ne ĉiam estas same kiel grandeco. La linioj ne simbolas nur spurojn, oni povas vidi ilin kiel radio- aŭ akvo-ondojn, aŭ eĉ nordlumon. Tamen ili ankaŭ memorigas pri la kordoj de la muzikinstrumento kantele / kantelo. La finna vorto kieli signifas lingvon, tamen ankaŭ kordon, kantelo estas do”lingvoinstrumento”, kielisoitin, kvankam fakte kordinstrumento.

Inter la kordoj videblas du flamoj, finne liekki. En la dua nacia lingvo de Finnlando, la sveda, oni parolas pri eldtungor, ”fajrolangoj” kio alproksimigas al lingvoj. Ĉi tiuj du videblaj flamoj estas parto de vico komencanta je indiĝenaj lingvoj, kiel la sameaj, kaj kontinuas kun la lingvoj de novaj enmigrintoj. Tiel la multlingveco de la mondo ankaŭ videblas kaj la verda signo de l’espero brile sin prezentas en ĉi tiu sfero. Tio samtempe donas al la emblemo universalan aspekton.

En la skisaltejoj la ĉefa direkto estas suben, en la emblemo oni povas senti movon ankaŭ supren kaj samtempe ŝanĝon. En la naturo kaj je kreema kulturagado homo trovas harmonion kaj ĝojon por si mem. Iĝu ankaŭ la grandaj idealoj de l’homaro pli ol vortoj kiam individuoj kune penas transiri la barojn kiuj malfaciligas la konkordon inter homoj kaj detruas harmonion inter naturo kaj kulturo.

Börje Eriksson

Aperis unuan fojon en Esperantolehti 4/2018

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *