La debato pri la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj tio, ĉu ili entute ofertas ion por junuloj, influas ankaŭ la preparadon de la 104-a UK. Bonŝance nian junularan programon jam antaŭ longe komencis prepari teamo de spertaj junuloj.
La junularan programon en la venonta lahtia UK oni planas detale kaj pripensante. La celo estas, ke la kongreso en Lahtio ofertu programon al ĉiuj esperantistoj – ĉu junaj aŭ maljunaj.
Tiuj kongresanoj, kiuj decidas partopreni la junularan programon dum la lahtia kongreso, havos la eblon konatiĝi kun finnaj kulturo kaj naturo de junulara vidpunkto. (Tamen ni ne difinas ”junulojn” per aĝlimoj – ĉiujn, kiuj sentas sin junaj en unu aŭ alia maniero, oni bonvenigos.)
Do ĉu la kongresoj estas interesaj nur por maljunuloj? Almenaŭ la kongreson en Lahtio oni organizos tiel, ke ĝi ofertos ion por ĉiuj.
Se vi havas ideojn aŭ dezirojn por la junulara programo, kontaktu nin ekzemple per privata mesaĝo en Facebook aŭ Instagram, aŭ skribu komenton sub ĉi tiu teksto!
Bonjour, je suis Mustafa d’Algérie. Je souhaite m’inscrire à l’Association internationale d’espéranto. Comment?
Saluton
cxu okazos infan-kongreso ?
kore
Jes, jen la retejo de la IIK:
http://bertosch.free.fr/iik2019/
(Pliaj informoj pri pasintaj en la Esperanta Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Infana_Kongreseto)..
Saluton!
Mi ankorau ne trovis informojn pri la logxejoj (dormi kaj mangxi) dum la kongreso. Bonvolu informi min pri iliaj prezoj.
Dankon!
Miguel Boieiro (el Portugalio)
Saluton, oni ricevos pli da informoj pri la loghado kaj manghado en la dua bulteno.