La finnaj esperantistoj kore bonvenigas ĉiujn al la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio, Finnlando!
Sur ĉi tiu paĝaro oni trovas bazajn informojn pri la kongreso, kiu okazos la 20an ĝis la 27a de Julio 2019. Pli detalajn informojn oni aldonos iom post iom, kiam la kongreso proksimiĝos. Ĉu vi neniam aŭdis pri Lahtio? Lernu pri la ĉarma urbeto ĉi tie!
Sekvu nin en sociaj retejoj kaj skribu viajn pensojn kaj demandojn uzante #Lahtio2019
Esperanto en la regiono de Lahti
Foto: Sofia Bister
Kiel mi povas subskribi en UK 2019 / LAHTIO ? Mi estas brazilano, instruisto , esperantisto antaŭ 38 jaroj, biciklanto kaj propagandas esperanto per biciklo brazile / aliaj landoj.
Saluton, la aliĝilo aperos ĉi tien: https://uea.org/kongresoj/alighilo verŝajne dum ĉi tiu monato. Ĝis revido en Lahtio! 🙂