ELFI

ELFI (Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj)

En la jaro 1921 fondiĝis ELFI (Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj), 2003 ĝi ŝanĝis sian nomon finne al Suomen opettajien esperantoyhdistys ry, svede uzatas Lärarnas esperantoförening i Finland rf. La asocio apartenas al la internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj estas ankaŭ membro de EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando).

ELFI organizas i.a. ekspoziciojn, kursojn kaj aranĝojn en Finnlando. Membroj ricevas 2-4-foje dum la jaro membroleteron, nome Interligilon.