Oulu

Esperanto-societo de Oulu

Esperanto-societo de Oulu estas la plej norda klubo en Finnlando. Ĝiaj membroj loĝas dise, sed renkontoj okazas regule. La agado enhavas lingvokursojn, esperantlingvajn studrondojn kaj aliajn komunajn aranĝojn kiel ekspozicioj. Gastoj estas ĉiam bonvenaj.

La prezidantino Aini loĝas en Taivalkoski kaj bonvenigas vin konatiĝi en la unika Esperanto-arbaro, kies arboj estas dedicitaj por diversaj landoj. La unua vizitanto el la koncerna lando rajtas elekti la arbon por sia propra lando.

Kontaktuloj:
Aini Vääräniemi, prezidantino, Taivalkoski; aini.esperanto[ĉe]gmail.com

Osmo Buller, membro, Taivalkoski; osmo.buller[ĉe]gmail.com