Aŭtunaj Tagoj

Esperanto-Asocio de Finnlando aranĝas ĉiujare Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro. Dum Vintraj Tagoj okazas ankaŭ la laŭstatuta jarkunveno de la asocio.

Aŭtuna ekskurso al Porvoo 5.9.2025

La 5-an de septembro okazos unutaga AT-ekskurso de EAF al la urbo Porvoo. Ni veturos per luita buso kaj ekveturos el Turku je la 9-a horo. Survoje eblas enbusiĝi ekzemple en Salo kaj Helsinki. Pli detala horaro kaj precizaj haltejoj estos informita al la aliĝintoj.

En Porvoo ni vizitos unue la hejmmuzeon de la familio Runeberg, kie loĝis ankaŭ la geavoj kaj patro de Nino Runeberg. Ni konatiĝos kun la domo unue sub gvidado de la muzea ĉiĉerono, poste eblos memstara rigardado.

Tagmanĝon ni havos en la malnova urbo, en restoracio Hanna-Maria. Post la manĝo ni vizitos memstare, kaj nature ankaŭ en grupetoj, aliajn interesajn vidindaĵojn de malnova Porvoo: katedralon, urbodomon, muzeojn, butikojn ktp. La hejmvojaĝo komenciĝos ĉirkaŭ je la 16-a horo.

Bezonatas 20 partoprenantoj ĝis la 16-a de aŭgusto por realigi la ekskurson. Aliĝu per aliĝformularo plej eble tuj por certigi realigon de la ekskurso.

Bonvenon!
Estraro de EAF