Esperanto-Asocio de Finnlando organizas ĉiujare Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro. Dum Vintraj Tagoj okazos ankaŭ la laŭstatuta jarkunveno de la asocio.
Vintraj Tagoj 2026
Vintraj Tagoj kaj jarkunveno de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) okazis en urbo Salo (sud-okcidenta Finnlando, apud Turku) dum la semajnfino de la 7-a ĝis la 8-a de marto 2026.
Nia kunvenejo estis Original Sokos Hotel Rikala (same kiel pasintan fojon en 1989) en la urbocentro. En sabato ni aŭdis pri la vivo de Vilho Setälä kaj pri Fondumo Esperanto-säätiö. Post la tagmanĝo okazis ankaŭ la jarkunveno de EAF. Liberforma vesperumo realiĝis en loka restoracio.
En dimanĉo ni vizitis la Elektronikan muzeon de Salo, kie ni dum la finnlingva ĉiĉeronita rondirado lernis pri teknologio lige al modernaj komunikiloj kaj ilia historio. Ni vidis radio-aparatojn, televidilojn kaj telefonojn, kiuj nun jam aspektas antikvaj, kvankam multaj el ni certe memoras kaj eĉ uzis ilin. Post la muzea vizito ni havis komunan lunĉon kaj fermis la Tagojn antaŭ la hejmvojaĝo.
Dankon pro via partopreno – kiitos osallistujille!
La estraro de EAF