FEJO – Finnlanda Esperantista Junulara Organizo

Nia asocio estas fondita jare 1977 kaj en la statuto ĝia celo estas difinite:
(1) disvastigi uzon de internacia lingvo Esperanto inter junularo,
(2) funkcii kiel interligilo por junaj esperantistoj en Finnlando,
(3) uzi Esperanton por avantaĝo de junularo.

FEJO estas membroasocio de Esperanto-asocio de Finnlando (EAF) kaj landa sekcio de Tutmonda Esperanta Junulara Organizo (TEJO). FEJO havas ordinarajn membrojn (maksimume 30-jarajn), subtenantajn membrojn kaj membroasociojn.

FEJO organizas renkontiĝojn kaj alian agadon, el kiuj Diskutrondoj kaj FEJO-semajnfinoj estas tradiciaj. Dum Diskutrondoj ni babilas kaj ekzemple ludas tabulludojn kaj FEJO-semajnfinoj konsistas el i.a. sportado, kulturo kaj muziko. En la Vintraj Tagoj kaj Aŭtunaj Tagoj de EAF ni partoprenas varie laŭ intereso de nia membraro.

Membrobulteno/-gazeto Bulteno aperas laŭbezone kaj estas sendita al ĉiuj membroj.

Kontaktuloj:
prezidanto Andrei Dumitrescu, fejo[ĉe]esperanto.fi