Iisalmi

Esperanto-klubo de Iisalmi

Esperanto-klubo de Iisalmi aktivas en nordorienta Finnlando por diskonigi sciojn de la internacia lingvo. La klubanoj bonvenigas vin en klubvesperoj kaj aliaj aranĝoj. Ni volonte montras al vi la urbon Iisalmi kaj la regionon ĉirkaŭ ĝi. Ni helpas vin kun praktikaĵoj de via vizito.

La klubestro, prezidanto Onni Kauppinen estas via kontaktulo. Ĉe bieno de Onni vi povas konatiĝi kun vivo en la bela finna kamparo kaj eĉ rajtas partopreni en la bienaj laboroj.

Kontaktu:
onni.kuappinen[ĉe]gmail.com
eafsekretario[ĉe]esperanto.fi