Programo

La programo de Esperanto-societo Antaŭen

Somere 2024 ni renkontiĝos en sekvaj ĵaŭdoj: 13.6., 27.6., 11.7., 25.7., 8.8. kaj 22.8. je la 14-a horo en Bistro Venla. Adreso estas Kauppakatu 6 en Tampere.

Somera ekskurso al Pori okazos sabaton la 4-an de majo 2024. La trajno ekos je 8:08 de la ĉefa stacidomo. Demandu pliajn informojn de la sekretario Sylvia Hämäläinen 050 321 4313 aŭ sylvia.h(at)kolumbus.fi

Aŭtunaj renkontiĝoj en 2024 okazos en Kulturdomo Laikku (adreso: Keskustori 4, 33100 Tampere) inter la 14-a kaj 16-a horoj. Datoj estas 12.9., 10.10., 7.11., 21.11. (elektokunveno) kaj 12.12. okazos Zamenhof-taga festo kun julfesteto.