Esperanto-Asocio de Finnlando organizas ĉiujare Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro. Dum Vintraj Tagoj okazos ankaŭ la laŭstatuta jarkunveno de la asocio.
Vintraj Tagoj 2026
Vintraj Tagoj de EAF okazos 7.-8.3.2026 en urbo Salo (en suda Finnlando). En la programo estos i.a. prelegoj, jarkunsido de la Asocio kaj vizito en Elektronika muzeo de Salo. Ni publikigos pli detalajn informojn en la komenco de la jaro 2026 en ĉi tiu retpaĝo.
Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF)