Esperanto-Asocio de Finnlando aranĝas ĉiujare Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro. Dum Vintraj Tagoj okazas ankaŭ la laŭstatuta jarkunveno de la asocio.
Aŭtuna ekskurso al Porvoo 5.9.2025
La 5-an de septembro okazis unutaga AT-ekskurso de EAF al la urbo Porvoo. Ni veturis per luita buso kaj ekveturis el Turku je la 9-a horo. Survoje eblis enbusiĝi ekzemple en Salo kaj Helsinki.
En Porvoo ni vizitis unue la hejmmuzeon de la familio Runeberg, kie loĝis ankaŭ la geavoj kaj patro de Nino Runeberg. Ni konatiĝis kun la domo unue sub gvidado de la muzea ĉiĉerono, poste eblis memstara rigardado.
Tagmanĝon ni havis en la malnova urbo, en restoracio Hanna-Maria. Post la manĝo ni vizitis memstare, kaj nature ankaŭ en grupetoj, aliajn interesajn vidindaĵojn de malnova Porvoo: katedralon, urbodomon, muzeojn, butikojn ktp. La hejmvojaĝo komenciĝis ĉirkaŭ je la 16-a horo.
Dankon al partoprenintoj!
Estraro de EAF