La 100-a datreveno de UK 1922 en Helsinki

La XIV Universala Kongreso de Esperanto okazis en Helsinki en 1922 antaŭ 100 jaroj. Temis pri la unua internacia aranĝo en la sendependa Finnlando kaj la kongreso ricevis grandan publikecon.

Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) kaj Esperanto-klubo de Helsinki (EKH) aranĝos datrevenan eventon en Helsinki sabaton, la 6-an de aŭgusto 2022. La evento okazos en Hotel Arthur, en la centro de Helsinki.

En la programo estas sekvaj prelegoj:
◊ Osmo Buller: Kulmino de juna movado. Nuoren liikkeen huipentuma.
◊ Sakari Kauppinen: Vivo en Finnlando antaŭ cent jaroj. Elämää Suomessa sata vuotta sitten.
◊ Jukka Pietiläinen: Esperanto en Finnlanda gazetaro dum la UK 1922. Suomalaiset lehdet esperantosta ja esperantoksi v. 1922 kongressin aikana.

Post la prelegoj ni faros promenadon por rigardi kelkajn lokojn de diversaj programeroj de UK 1922. La ĉefa kongresejo estis la Domo de Statoj (Säätytalo), aliaj ejoj i.a. la Nobelara Domo (Ritarihuone) kaj la Nacia Teatro (Kansallisteatteri). La promenado daŭras ĉ. 1,5 horojn.

Pliajn informojn donas Tiina Oittinen la sekretario de EAF, eaf[ĉe]esperanto.fi