Esperanto-Asocio de Finnlando organizas ĉiujare Vintrajn Tagojn en februaro aŭ marto kaj Aŭtunajn Tagojn en septembro aŭ oktobro. Dum Vintraj Tagoj okazos ankaŭ la laŭstatuta jarkunveno de la asocio.
Vintraj Tagoj 2026
Vintraj Tagoj kaj jarkunveno de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) okazos en urbo Salo (sud-okcidenta Finnlando, apud Turku) dum la semajnfino de la 7-a ĝis la 8-a de marto 2026.
Nia kunvenejo estos Original Sokos Hotel Rikala (same kiel pasintan fojon en 1989) en la urbocentro. En sabato ni aŭdos pri la vivo de Vilho Setälä kaj pri Fondumo Esperanto-säätiö. Post la tagmanĝo okazos la jarkunveno de EAF. Liberforma vesperumo realiĝos ie en la urbo laŭ bontrovo de la ĉe-estantoj.
En dimanĉo ni vizitos la Elektronikan muzeon de Salo, kie ni dum la finnlingva ĉiĉeronita rondirado lernos pri teknologio lige al modernaj komunikiloj kaj ilia historio. Ni vidos radio-aparatojn, televidilojn kaj telefonojn, kiuj nun jam aspektas antikvaj, kvankam multaj el ni certe memoras kaj eĉ uzis ilin. Ni provu kunlabore ekpensi iliajn esperantlingvajn nomojn. Post la muzea vizito ni havu komunan lunĉon kaj fermos la Tagojn antaŭ la hejmvojaĝo.
Pliajn informojn pri la Tagoj donas la sekretario de EAF retpoŝte ĉe eaf(ĉe)esperanto.fi
Lokaj esperantistoj bonvenigas nin al la Tagoj en Salo! Aliĝu al la Tagoj per reta aliĝilo.
Bonvenon – tervetuloa!
La estraro de EAF