Somera kurso 2025

Somera kurso de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) okazis ĉi-jare 5.-8.6.2025 en la urbo Hämeenlinna en suda Finnlando. La kursejo situis meze de la urbo proksime al la aŭtobusa stacidomo.

Ĉiutage estis instruado ĉirkaŭ kvin horoj en etaj grupoj: elementanoj (ĉefe el Finnlando), progresantoj kaj diskutantoj. Kun la tuta grupo ni havis komunan programon kaj konatiĝis i.a. kun la vidindaĵoj de la urbo. Instruis: Rodica Todor (el Rumanio), Sylvia Hämäläinen kaj Juha Metsäkallas (el Finnlando). Kursorespondeculo: Tiina Oittinen.

Dankon al la partoprenintoj! Kiitos osanotosta!

Ĝisdatigita: 2025-07-01

> Kurssista suomeksi