Somera kurso 2026

Somera kurso de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) okazos venontfoje 4.-7.6.2026 en la urbo Raisio, najbara urbo de Turku/Åbo en suda Finnlando. La kursejo estas facile atingebla per lokaj aŭtobusoj. 

Ĉiutage estas instruado ĉirkaŭ kvin horoj en etaj grupoj: elementanoj (ĉefe el Finnlando), progresantoj kaj diskutantoj. Kun la tuta grupo ni havas komunan programon kaj konatiĝas i.a. kun la urbo Raisio kaj ĝiaj najbaraj urboj. Instruistoj: Rodica Todor (el Rumanio), Tiina Oittinen kaj Juha Metsäkallas (el Finnlando). Kursorespondeculo Tiina Oittinen donas pliajn informojn, sendu ilin al la retpoŝto eaf[at]esperanto.fi per titolo Somera kurso 2026.

Bonvenon!

Ĝisdatigita: 2026-01-03

> Kurssista suomeksi